s u f i ĉ a__ŝ n u r o


Enhavtabelo

Funebra Kanto Threnody
Tre Mallonga Kanto A Very Short Song
Bedaŭrinda Koincido Unfortunate Coincidence
Komento Comment
Inventaro Inventory
Rezumo Résumé
La Veterano The Veteran
Bonvojaĝon Godspeed
Socia RimarkoSocial Note
Unu Rozo PerfektaOne Perfect Rose
Komfortaj Vortoj Surspegule GratendajWords of Comfort to be Scratched on a Mirror
Viroj Men
Novaĵo News Item
Lulkanto Lullaby
Konstato Observation
Rondaŭo Reduobla Rondeau Redoublé
Ĝenerala Recenzo de la Seks-Situacio General Review of the Sex Situation
Bildoj en la Fumo Pictures in the Smoke
Intervjuo Interview
Sperto pri Viroj Experience
Reiru al la ĉefa enhavtabelo


FUNEBRA KANTO

Siringoj same dolĉe floros
Post kor' mia krevas;
Se ĝi en la strato foros,
Kiel ajn ĝi gravas?
Se iu foririnta estas,
Kion do mi mankas?
Kies lipoj larme gustas,
Kisantoj tiun flankas.

Estas kutime pli bela
Vizaĝo noktgvatanta;
Okul' sub ĉiel' malhela
Ŝajnas diamanta.
Ĉu mi elŝlosu promenanton,
Kriu persefone,
Dum apogas la amanton
Trista brusto bone?

Ne dispeca kor' rompita
Ĉiam sin haltigas
Ĉiu knab', pasiigita,
L'erojn amasigas.
Se fajfanta pasas iu,
Ĉu tristigus ĝi min?
Li scivolu, veras mi ĉu;
Duonkredu li min.
Reiru supren


TRE MALLONGA KANTO

Dum mi estis juna, iu
Rompis enduone
Mian koron; certe tiu
Agis tre malbone.

Trista estas kor' sindona:
Iam rompis mi
Koron, kaj laŭ mi, malbona
Tio estas pli.
Reiru supren


PLUVA NOKTO

Ombroj vi de miaj pekoj
Kiuj gvatas tro l'kuŝenon,
Jen la dolĉaj pluvaj ekoj;
Tuj forigu tristmienon.

La okulojn nun forkaŝu,
Kiuj vestiĝas tiom malĝoje,
Kaj bonvole foren paŝu;
Marŝos vi kun mi refoje.

Mi fratinas je la pluv':
Subita, fea, kaj malsankta,
Kun kolera subdeluv',
Tuja perd', memoro lanta.

Vivis mi kun ombroj, ombre;
Min girlandas tombofloroj.
Ĉi-nokte vestu min malsombre
La arĝentaj pluvoploroj.

Ĉia bel' suferos ruston;
Kiam plu aprilo pasos,
Polviĝinta mia brusto
Tra l'herbaro disamasos.

Ĉiu eta fi' kaj pek'
Mortos kun la memoristo.
Aŭdu - min permesu nek
Putri en senfina tristo.

Ho kompatu, tentfantomoj,
Pri la malfortec-konfeso:
Mi bezonas, inter homoj,
Vivi kun la viva raso.

Velu sur la brusto Stiksa,
Kun la sombraj procesioj
De l'malbenularo niksa;
Ombroj vi de miaj fioj.

Vagu kun Persefon' juna
Sonĝpapavojn elplukante....
Je la subeniro luna,
Unu kromos, viakvante.
Reiru supren


BEDAŬRINDA KOINCIDO

Kiam pasie votas vi
Ke li nepre vin allogas,
Kaj lia ard', deklamas li,
Kiel fajr' lin brogas,
Sinjorin', ekŝajnas ĝi:
Unu el vi mensogas.
Reiru supren


KOMENTO

Ho estas glorega viv', dancrundo kanta,
Improvizaĵaro aria,
Kaj estas am' aĵo neniam misanta,
Kaj mi estas Reĝino Maria.
Reiru supren


INVENTARO

De kvar aĵoj mi estas feliĉa sciisto:
Amik', malamiko, laceco, kaj tristo.

De kvar aĵoj endas la tuja abolo:
Lentugoj, dub', amo, kaj aĉa scivolo.

De tri aĵoj mi estos eterne malriĉa:
Envio, kontent', kaj ĉampano sufiĉa.

Tri aĵojn mi havos ĝis la mortdrapo:
Ridado, espero, kaj okula frapo.
Reiru supren


REZUMO

Riveroj malsekus,
Raziloj dolorus,
Drogoj kramfigus,
Kaj acidoj kolorus.
Pafilvundoj sangus,
Maŝnod' ne efikivus,
Gaso fetorus.
Vi tiel bone vivus.
Reiru supren


LA VETERANO

Jen mia dumjuneca spron'-
Ke fias fi', kaj bonas bon'!
Kun mia flago etendita,
Eliris mi, fervorigita.
"Elvenu nun, hundaĉ'!" mi roris;
Ĉar eblas nur unu mort', mi ploris.

Mi oldas; dia kaj satana
Miksiĝas en frenez' tartana.
Mi diras nun, "La mondo pasas,
kaj la saĝulo nur ĝin lasas.
Batal' perdita, batal' gajnita -
Malsamo estas ja kaŝita."

Enigmas min la inercio
Nomita la Filozofio.
Reiru supren


BONVOJAĜON

Ho kara, serĉu vian novecon;
Mi ne malĝoje restu.
Dum mi havas la pasintecon,
Via morgaŭaĉ' forestu!
Reiru supren


SOCIA RIMARKO

Sinjorin', se vi ekkonas
Iun, kies moraloj bonas,
Kiu diras, ke sia edzino
Estas ankaŭ sia reĝino,
Kiu votas, ke sia avida
Am' neniam estis perfida -
Ne estis alia korinklino -
Tuj forkuru, sinjorino!
Reiru supren


UNU ROZO PERFEKTA

Depost ni interkonis en sekreto,
Ĝentila tute estis lia elekto
De floro: kun multa brila rosguteto,
Unu roz' perfekta.

"Lian koron tenas," diris la floreto,
"Mi en mia petalaro plekta."
Ĉiam estas por am' amuleto
Unu roz' perfekta.

Kial mi ne ricevis jam por peto
Perfektan limozinon, laŭ via konjekto?
Ha ne, jen mia sorto: la ripeto
De roz' perfekta.
Reiru supren


KOMFORTAJ VORTOJ SURSPEGULE GRATENDAJ

Helen de Troj' emis al la romanco,
Vidiĝis en Sapfo la sama inklin';
Pri Ninon de l'Enclos flustris ĉiu virfranco,
Sed jen mi bonega knabin'!
Reiru supren


VIROJ

Ili dia vin atestas
Ĉar vi estas kiel vi estas.
Se tion iel ajn vi ŝatas,
Tuj vi ekmalsamigatas,
Kaj komplete sendiskute,
Vin ili volas ŝanĝi tute.
Via karakter' estas malbono;
Vi devas iĝi novpersono.
Vi ne povas vin konduki;
Ili volas vin eduki.
Ili tute novfarigas.
Ili nepre min naŭzigas.
Reiru supren


NOVAĴO

Raras vira korinklino
Al la okulvitrulino.
Reiru supren


LULKANTO

Belulin', dormu, la nokt' dolĉe benas vin;
Ŝvebu, leĝere, sur kristala flu';
Faldante parfume, la ombro entenas vin;
Stela lum' brilas sur sonĝavenu'.
Najtingalar' sopirĥoras pri amo nun;
Bene kvieta la tuttaga ŝov';
Via sonĝ' estu plenata de ĉarmo nun;
Belulin', dormu tiom longe kiel pov'.

Belulin', dormu; por vi tutsilentas nokt',
Arĝente spektas sur via ripoz';
Nun avidanta por vi ete ventas nokt',
Kantas kanzonojn, por ĝua hipnoz'.
Nur je meznokto komplete ekĝojas ni;
Grizas maten' pri deĵoro kaj pag';
Sur la ŝoseo de sonĝoj ekvojas vi;
Belulin', dormu, tra nokto kaj tag'.

Belulin', dormu, tranoktas la mond' kun vi;
Juna kaj ora, la svelta novlun';
La nokto daŭremas, ho rida Ĝokond', kun vi;
Tro frue brulas reveno de l' sun'.
Por vi disfaldas la roz' en sopiro, jen;
Petas lilioj videton de vi;
Dum tago, furoras por vi ĉiu viro, jen -
Dormu, kaj lasu l' okazon al mi.
Reiru supren


KONSTATO

Se mi veturas ne trans parkon,
Mi iom certas fari markon.
Se mi je deka enlitiras,
Eble figuron mi reakiras.
Se mi forlasas la amuzon,
Retrafos eble mi la muzon.
Sed mi samdaŭros, laŭ verŝajn',
Ĉar mi ne damne zorgas ajn.
Reiru supren


RONDAŬO REDUOBLA
(kaj apenaŭ penvalora, ajne)

Gajtagoj al la mornaj por mi samas
Kvankam ĝoje rozas la aŭror',
Ĉar foras tiu, kiun mi plej amas,
Melankolie noktas mia kor'.

Soleca, laca mia korlabor';
Kvankam ĉion Somer' nun ornamas,
Mia spirit' tombe kuŝas en dolor'.
Gajtagoj al la mornaj por mi samas.

Kvankam suno en ĉielo flamas,
Kaj ondoj brilas en ventega glor',
La lumaj tagoj enuante lamas,
Kvankam ĝoje rozas la aŭror'.

Gracias ne hirunda flugo for;
Kiel la ĉielo oriflamas,
Ties beleco falas al pulvor',
Ĉar foras tiu, kiun mi plej amas.

Kiel ruĝe la rozar' cinamas,
Kaj kiom belas ĉiaspeca flor',
Kaj kiel rave la mond' panoramas,
Melankolie noktas mia kor'.

Kaj mia kara, jen mia angor'
Kiam foras vi - vi tiom min inflamas -
Mondeto mia senas je kolor'.
Mi esperas, kara, ke vi nun deklamas
                              Samon pri mi.
Reiru supren


ĜENERALA RECENZO DE LA SEKS-SITUACIO

Ŝatas ŝi monogami';
Novec' plaĉas pli al li.
Amo estas ŝia muzo;
Sed por li, alia amuzo.
Edzo estas ŝia ĝuo;
Nur post hor', jen lia enuo.
Kun tio la amas' de ĝi,
Kiel venus bon-ellas' de ĝi?
Reiru supren


BILDOJ EN LA FUMO

Estis moŝta la unua am', kaj brila kaj pasia;
La dua estis akvo klara en ebura tas';
La tria estis lia kaj la kvara estis mia,
Kaj post tio mi ilin konfuzigas ĉiam en amas'.

Reiru supren


INTERVJUO

L'aminda damo, mi priaŭdas,
Nepre ne fivortojn laŭdas.
Ŝi pri amo estas dia,
Kaj ne vekdaŭras ĝis la tria.
Ŝi ne konas aŭ vagemon,
Aŭ erotikan poemon.
Ŝi agnoskas nek malpuron,
Nek romancan uverturon.
Laŭ ŝi, ŝminkoj forigendas.
Ĝis nun, al mi neniu plendas.
Reiru supren


SPERTO PRI VIROJ

Kelkaj kontraŭ vi insidas,
Kelkaj amindumas;
Kelkaj vin neniam vidas;
Jen ĉiujn mi rezumas.
Reiru supren