k r e p u s k a__p a f i l o

Enhavtabelo
Brikabrako Bric-à-Brac
Neresanigebla Incurable
Parta Komforto Partial Comfort
Porkokula Vido de BeletroA Pigs'-eye View of Literature
Penso por Sunplena Mateno Thought for a Sunshiny Morning
Frustro Frustration
Du-voluma Romano Two-Volume Novel
Reiru al la ĉefa enhavtabelo

BRIKABRAKO

Etaĵoj ŝercaj, kolektitaj-
Etaĵoj lertaj kaj kompleksaj -
Etaj scenoj bidkudritaj.
Etaj moralaĵoj teksaj,
Etaj oraj herbgirlandoj,
Etaj bildoj sur tabuloj,
Etaj ŝipoj enbotelaj -
Fabrikitaj de soleculoj.

Estas soleculaj tagoj
Longaj, magraj, kaj enuaj
Do- pentraĵoj de la lagoj,
Etaj vaksbukedoj bluaj,
Etaj kartoj de la maro,
Etaj mapoj de Azi',
Etaj statuoj en aro,
Etaj versoj, tiaj ĉi.
Reiru supren


NERESANIGEBLA

Kaj se mia kor' bruliĝis,
Do mi lernante sekuriĝis;
Kvietiĝante mi vervidas
Ke amkutimoj ne perfidas -
L' amo kiu vin frenezis
Estis ĉiu kiu vin lezis;
El spertado, mi atestas
Kis' ĉiu kis' alia estas.
La malprudenta, bela voto
Samestis eĉ en Kameloto;
La sama trista, peza veo
Eĉ korpremis al Romeo.
Eskapos tion ĉi neniu:
El knaboj, iu estas ĉiu.
Kaj kiel povas ŝi lin ligi
Al la rilaton eternigi?
Kiagrade li kolombumas,
Votas, petas, amindumas,
Li estos nure konsekvenca...
Sed vi, kar', estas diferenca.
Reiru supren


PARTA KOMFORTO

Kiu tro havas koron plenan
Vidos en Enfer', Helenan;
Sed kiu amas saĝe, grize,
John Knox-on vidos Paradize.
Reiru supren


PORKOKULA SPEKTO DE BELETROJ

La vivoj de John Keats, Percy Bysshe Shelley, kaj George Gordon Noel, lordo Byron

Byron kaj Shelley kaj Keats:
Jen tri lirikistoj en vic'.
La Shelleya front' estis buklokovrita,
Kaj de grafoj Keats ne estis pragenerita,
Kaj Byron de knabinar' estis petita,
Sed ne malpliiĝis la lirika spic'
De Byron kaj Shelley,
De Byron kaj Shelley,
De Byron kaj Shelley kaj Keats.

Oscar Wilde

Se provas mi la spritdeklamon
Aŭ faras ŝercan epigramon,
Ne celos min admirantaro;
Laŭ ĉiu, diris ĝin Oskaro.

Harriet Beecher Stowe

Al l' pura Sinjorino Stowe
Venos paradizhalo';
Patrin', edzino, kaj aŭtoro.
(Kontentas min malpli da gloro.)

Dante Gabriel Rossetti

Enteris Dante G. Rossetti
Ĉiom da siaj libretti.
Repensinta pri l' afero,
Ilin refosis li de l' tero.

Thomas Carlyle

Kunmetis Carlyle la beletrojn
Kun celĵeti teleretojn,
Plendkriante al l' edzin',
"Eviton ĉesu, sinjorin'!"

Charles Dickens

Kiu "nezorginda" nomas lin
Trans kadavro mia faru ĝin.
Tutkore mi invitas la barbarojn,
Ekster, refari tiajn ĉi deklarojn!

Alexandre Dumas kaj Lia Filo

Laboras mi, kvazaŭ vigil',
Pri Dumas patr' kaj Dumas fil';
Sed mi nur estas l'enuat'
De Dumas fil' kaj Dumas patr'.

Alfred, lordo Tennyson

Se filon al mi sendas Di',
Kiel Tennyson ne estu li.
Li pli bonus fari ion
Ajn, ol diri idilion.

George Gissing

Se mi konfesas ke lin mi forpasas,
Laŭ ili, mi ne scias kion mi lasas.
Ĝis plie havos ilia kondut' ler-
Tecon, fidos mi je Samuel Butler.

Walter Savage Landor

Ĉar, legante lin, mi ĝemas,
Mi recenze ne justemas.
Se vi legpovas, bone des;
Al mi plaĉis nur la ĉes'.

George Sand

Kiam restis post por ŝi tager'
Sen la skribilo, libro, aŭ paper',
Ŝi pasis ĝin ludante en pasio.
(Ĉi tio bonfariĝas en Francio.)
Reiru supren


PENSO POR SUNPLENA MATENO

Se mi perŝance vermon tretas,
Mi ne zorgas, sed flustretas:
"Via klano, unu tagon,
Al mi donos justrepagon."
Reiru supren


FRUSTRO

Se mi pafilon brilan havus,
Mi amuziĝante kavus
Truojn, kion mi adorus,
Tra homoj kiuj min dolorus.

Se mi havus veningason,
Da ĝi mi uzus grandan mason
Silente sufokante multajn
Malamategulojn stultajn.

Sed mi ne havas iujn armojn;
Tio faligas miajn larmojn,
Kaj savas pli ol unu ulon
Kiu indas inferbrulon.
Reiru supren


DU-VOLUMA ROMANO

La suno tenebriĝis, kaj
Ĉio estas ve';
Al li mi enamiĝis, kaj
Li reamis ne.
Reiru supren