La Metroo de Montrealo - Unikodo
www.metrodemontreal.com 

Je www.metrodemontreal.com, Unikodo estas uzata por la esperantaj paĝoj. Tio estas internacia normo, kiu ebligas montron de tekstoj en diversaj alfabetoj. Per unikodo eblas miksi lingvojn kaj alfabetojn pli malpli libere. Unikodo normigas ankaŭ la esperantajn literojn.

Unikodo estas komprenata nur de la plej lastaj versioj de la retumaj programoj: Netscape Navigator kaj Communicator ekde versio 4, Internet Explorer ekde versio 3, Cyberdog kaj Tango ekde versioj 2. Plie vi devas havi unikodan tiparon instalita en via sistemo. Tiajn vi povas havigi senpage de ĉi tie (angle, germane, ruse). Ankaŭ je ftp.kiae.su vi povas trovi aron da ili. Bonvolu tamen noti, ke ne ĉiuj tiparoj, kiuj nomas sin unikodaj, enhavas la esperantajn literojn. Ju pli granda la dosiero, des pli granda la ebleco, ke la tiparo enhavas ilin. Tiaj tiparo - nur por Windows95/NT - estas haveblaj ĉe esperanto.nu. Unu estas Lucida Sans, kiu enhavas ankaŭ plurajn nelatinidajn alfabetojn, alia Uniskia, kies uzon ni proponas al vi.

Se vi ne povas uzi unikodan tiparon, la literoj montriĝos iom malsame, depende de la retuma programo. Ekzemplo: 'ŝanĝo' (t.e. shangho) kiel '?an?o' per Netscape kaj 's^ang^o' per Cyberdog, iCab kaj Explorer. Ne tute nekompreneble, kiel vi vidas. Malnovaj retumaj programoj eventuale montros kvaranguleton anstataŭ litero. Provu ekuzi pli modernan version. Per Netscape 6 la literoj estas montrataj tute korekte, kaj en Macintosh kaj en Windows.

Indiku en via retuma programo, ke la kodigo estu Unikodo aŭ UTF-8 (tio estas la samo) kaj elektu unu el la unikodaj tiparoj kiel via preferata tiparo. Per tio la tekstoj devus aŭtomate aperi kun la ĝustaj supersignoj.

Mi dankas al Franko Luin pro la uzo de sia teksto.